Esperanto en diplomata medio iame :

Diplomatoj ne plu vivantaj

(Ordigo laŭ jaro de naskiĝo)

Nitobe Inazo. (1862-1933), japana sciencisto kaj diplomato, vic-ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, subtenanto de Esperanto. UEA organizas Nitobe-simpoziojn omaĝe al li. Lia raporto pri Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj estas interrete legebla en la angla kaj en la franca.
George Brinton McClellan Harvey (1864-1928), usona ambasadoro en Britio de 1921 ĝis 1923.
John Barrett (28.11.1866 en Grafton, Vermont), Diplomato, ĝenerala Direktoro de la "Panamerika Unuiĝo" (1907-1920), plurfoje ambasadoro usona ĉe latin-amerikaj regnoj. Prez de la UK en Washington 1910 kaj prez de EANA (1910-1912).
Gustav John Ramstedt (1873-1950), finna ambasadoro en Tokio de 1919 ĝis 1929 por Japanio, krome akreditita por Ĉinio kaj Siamo. Konata filologo, li esplorcele vojaĝis en Ĉinio kaj Mongolio. Li redaktis ankaŭ studojn pri la korea lingvo. 
Karl von Frenckell (1880-1952), estis konsulo de Finnlando, bankestro, sed loĝis en Germanio. Aktivis en Rotario.
Pavolas Giannelias (1881 en Vieno - ?). Iam (post la dua mondmilito ?) loĝis en Villeurbanne (apud Lyon). Inĝeniero, diplomo de la Teknika Altlernejo en Wien. Laboris kiel inĝeniero en Svislando kaj Austrio (1906-1920) kaj ghis 1939 kiel diplomata oficisto en la greka legacio en Wien. 
Nikifor Hristoskov (1888-1915). Post la Balkana milito 1912-1913, kiun li partoprenis kiel volontulo, li oficis ĝis 1915 en la Bulgara Legacio en Bukareŝto.
Edmond Privat (1889-1962). Li estis konsilanto kaj anstataŭanto de la ĉefa deligito de Persio en la Ligo de Nacioj de 1921 ĝis 1927. Li pledis, i.a. ĉe Georges Clemenceau, por sendependiĝo de Pollando.
Ivan Ĥristov Krestanov (1890-1966), oficis en kelkaj bulgaraj ministerioj enlande kaj legacioj- konsulejoj eksterlande. Sekretario de la Bulgara ĝenerala Konsulejo en Dresdeno, Germanio. Ankaŭ trovebla estas la ortografio Ivan H. Krestanoff.
Mark Starr (1894-1985), iama reprezentanto de Usono en Internacia Labor-Organizaĵo. http://www.autodidactproject.org/other/starr_clippings.html (Thanks to/Dankon al Ralph Dumain)
Franz Jonas, (1899-1974), aŭstria ŝtatprezidanto, menciita jam en [[Enciklopedio de Esperanto]] kiel aktiva junula esperantisto.
Tyyne Leivo-Larsson (1902-1977), finnlanda ambasadoro en Oslo kaj Rejkjaviko de 1958 ĝis 1964.. 
Rudi Graetz (1907-1977). Diplomato de Germana Demokratia Respubliko.
Nguyen Van Kinh (1916-1981) Ambasadoro de Norda Vjetnamio en Moskvo, eminenta soci-aganto, fondinto de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (VPEA).
Li estis aŭtoro de franclingva verko “L'espéranto au service de la paix internationale“ (Esperanto je la servo de la internacia paco), Hanojo, stencilita, broŝurita 29,5x21 cm, 498 paĝoj ĉirkaŭ 80-liniaj, januaro 1974.
"Francoj komdamnis lin je morto pro revoluciaj agadoj kaj provizore enkarcerigis lin en Poulo Kondoro insulo. La Aŭgusta Revolucio (1945) savis lin el morto. En libro speciale dediĉita al li aperinta 5 jarojn antaŭe, speciala ĉapitro estis rezervita al liaj aktivadoj en la kampo de Esperanto. Dum la milito, li instruis Esperanton eĉ en la arbaro. Dum multaj jaroj laborante en Sovetunio kiel ambasadoro de Vjetnamio, lia pordo estis ĉiam malfermita al ĉiuj esperantistoj lin vizitantaj. Li partoprenis en UK 44 en Varsovio (1959) kaj ennome de aziaj esperantistoj faris gravan prelegon pri “Esperanto kaj la azia popolo”. (El artikolo de Alta : “Vizito al la tombo de Nguyen Van Kinh, la fondinto de Vjetnama Esperanto-Asocio“)

Rimarko
 : Prezidento Ho Chi Minh mem lernis Esperanton en Anglio, kie li vivis de 1914 ĝis 1917 : "Ho Chi Minh kaj Esperanto". VPEA eldonis multajn librojn en Esperanto dum la milito kontraŭ Usono (listo)
Ralph Harry (1917-2002) estis [[aŭstralia esperantisto]] (ekde 1937) kaj diplomato, kiu kontribuis al la vortumado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la ĉarto de UN kaj de la internacia mara juro. Li legis mesaĝon en la angla kaj Esperanto por la spacsondo "Voyager 2" lanĉita en 1977, kiu kunportas mesaĝojn en 55 lingvoj por eventualaj eksterteranoj. Foto pri Ralph Harry dum transdono de akredita letero, kiel estro de la Misio de Aŭstralio ĉe la Europa Ekonomia Komunumo (EEK) al Walter Hallstein (1901-1982), unua prezidanto de la EEK de 1958 ĝis 1967.
http://esperantofriends.blogspot.com/2013/12/ambassador-ralph-lindsay-harry-fervent.html

One book of humor was published by Ralph Harry, including experiences from a dozen cities where he worked:

http://i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20harry,%20ralph%20-%20la%20diplomato%20kiu%20ridis.pdf

Miloje Koca estis ataŝeo ĉe la jugoslava legacio en Berlino. Ministeria oficisto, ataŝeo pri internaj aferoj, li pereis 52-jara okaze de aer-atako en Beogrado.
Romualdas Kalonaitis (1941-2006). Dum 1992-1997 li estis ambasadoro de Litovio en Svedio. Dum 1997 - 2001 li estis ambasadoro de Litovio ĉe Eŭropa Unio. Poste dum 2001-2003, li laboris en la ministerio de eksterlandaj aferoj. Ekde 2004 li estis ambasadoro de Litovio en Nederlando. Li havis la plej altan diplomatian rangon. Li estas aŭtoro de ok porjunularaj kaj sciencpopularigaj libroj. Li estas dekoraciita per komandora kruco de ordeno "Pro meritoj al Litovio" (2003 ).
Pavolas Giannelias, laboris kiel diplomata oficisto en la greka legacio en Vieno.

Esperanto en diplomata medio

(Ĉu ili plue vivas ?)

William P. Vathis. Grekdevena usona konsulo en Zagrebo, esperantisto depost 1956, laboris en la usona Konsulejo en Meksiko. Vizitis la 
E-centron de Hiroŝimo en 1995
.
Ernest Hediger. Ataŝeo en la legacio de Latvio.
Víctor Luis Cao (1918- ), estis subdirektoro de la Akcepta fako de Diplomatoj ĉe la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Urugvajo. Unue profesoro de angla lingvo ĉe la Komerca Lernejo de Universitato de Laboro, fariĝis subdirektoro de la Akcepta fako de Diplomatoj ĉe la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj.
Kho Khwat Liat (15.7.1927 en Surabaja, plej aĝa filo de esperantisto Kho Yok Siang). Edukiĝis en la Akademio por Eksterlanda Servado, en Djakarta. Laboras nun en la ministerio por Eksterlandaj aferoj. Jam kiel infano konatiĝis kun E ĉar lia patro jam instruis al li la lingvon. Vicprez de Indonezia E-Asocio kaj peranto de MEM por Indonezio. Partoprenis la 15-an Internacian Junularan Kongreson de TEJO en Gdansk kaj la 44-an UK en Varsovio en 1959. Komplementa informo el la retejo de UEA, rubriko "Forpasoj", junio 2007 : Eeiko SUNARDO, antaŭa nomo Khwat Liat Kho (1927-2002), indoneziano, diplomato, aktiva esperantisto de sia junaĝo, dumviva membro, mortis en Aŭstrio, kie li loĝis dum la lastaj dudek jaroj.

Esperanto en diplomata medio nuntempe

Pirkko Helena Makikokkila, konsulino de ambasadejo de Finnlando en Vilnius, ataŝeino pri gazetaro kaj kulturaj aferoj en Kanado. 
Jaroslav Suchanek, iama ambasadoro de Ĉeĥio en Aŭstralio. Lia esperantisteco malkovriĝis okaze de la UK de Adelajdo, en 1997.
Eduardo Morilla, konsulo de Kubo en Göteborg kaj Bonn.
Marie-Louise Vanherk, ambasadorino de Belgio en Litovio. Ŝi akceptis kungresanojn okaze de la UK de Vilnius en 2005.
Nijolė Žambaitė estas ambasadorino de Litovio en Belgio kaj en Luksemburgio. Ŝi flue parolas Esperanton kaj estis tre aktiva en la junulara E-klubo de Vilno dum la jaroj 1970-1980. 
Gian Carlo Fighiera estis kunlaboranto pri kongresaferoj ĉe la franca Ministerio por komerca ŝiparo kaj laboris en la Monda Organizaĵo pri Turismo.
Abdel Fattah Ezzeldin, ambasadoro de Egiptio en Kubo, lernis Esperanton en Budapeŝto en 1982.
Mário José de Menezes estis sinsekve vickonsulo en la ambasado de Brazilo en Nikaragvo
 kaj en la aliaj landoj : Kolombio, Japanio, Germanio, kaj nun Slovakio.
Ragnar Baldursson estas 
ministro kaj konsilanto en la ambasado de Islando en Ĉinio. (Fonto : China Daily)
Matthias Geir Palsson estas islanda diplomato.
Giorgio Novello havis diplomatan postenon en Vieno dum kelkaj jaroj kaj poste fariĝis ministro en la itala registaro.
Horst Gruner, kunlaborinto en la Germana Esperanto-Centro en Bonno de 1988 ĝis 1994, kunverkinto de instruilaro kaj pluraj nacilingvaj versioj de ''Gerda malaperis'', laŭ la stato de 2008 estas ataŝeo pri ekonomio en la germana ambasadejo en Jaundeo, Kameruno. En 1994, li subtenis la fondiĝon de Kamboĝa Esperanto-Asocio, kiam li laboris en la Ambasado de Germanio en Phnom-Penh (fonto : Radio Radicale.it). Laŭ komuniko de la Ambasado de Germanio en Kameruno, li estis tiea aferŝarĝito en 2010. Li fariĝis aferŝarĝito en la ambasado de Germanio en Kinŝaso, D.R. Kongo, ekde 2013.
György Nanovfszky estis ambasadoro de Hungario en Moskvo kaj poste en Singaporo. Li estis prezidanto de Hungara E-Asocio kaj estas 
prezidanto de World Trade Center Budapeŝto
Tibor Magyar estas kunlaboranto de Györgyi Nanovfszky en Singapuro. Memprezento en "La Ondo de Esperanto").
*Jozef Reinvart havis postenon en la ministerio por eksterlandaj aferoj de Slovakio kaj nun deĵoras en la ambasado de Slovakio en Belgio.
Ulrich Brandenburg (1950- ) estas denaska germana esperantisto, longjara aktivulo de Germana Esperanto-Junularo, kies prezidanto li estis en 1974 kaj 1975, kaj germana diplomato, ekde kelkaj jaroj kun la titolo ambasadoro. Meze de 2007 li fariĝis konstanta reprezentanto de Germanio ĉe NATO en Bruselo ĝis 2010. Poste li estis ambasadoro de Germanio en Moskvo, kie li ne malfieris montri sian esperantistecon.
Seán Ó Riain (1955- ) estas irlanda diplomato: li laboris dum 16 jaroj en la irlandaj ambasadoj en Aŭstrio (1985-1988), Aŭstralio (1990-1992), Pollando (1994-1999), Germanio (2001-2005), kaj en la Konstanta Reprezentejo de Irlando ĉe Eŭropa Unio, Bruselo (de 2005). Oklingva persona retejoIntervjuo kun La Ondo de Esperanto. 
Marko Naoki Lins, aktivulo de Germana Esperanto-Junularo kaj TEJO ekde 1988 kaj prezidanto de GEJ inter 1996 kaj 2000, poste direktoro de la Brusela Komunikad-Centro de Eŭropa Esperanto-Unio ĝis aprilo 2005 (laŭ Ukrainia Esperanto Asocio, en 2008laboras en la germana ambasadejo en Kijivo.
Alexei Polikin, Unua sekretario kaj kultura ataŝeo de la ambasado de Rusio en Havano, Kubo ĉirkaŭ 2008-2009 (fonto : Solidários. Alexei Polikin lernis Esperanton en Sankt-Peterburgo kaj partoprenis tie en la loka Esperanto-vivo.
Daniel Kane (en WikiTrans) estas kultura konsilanto ligita al la Ambasado de Aŭstralio en Pekino, estro de la Ĉinaj Studoj en la renoma Universitato Macquarie de Sidnejo. Li instruis en Esperanto en staĝoj de Aŭstralia Esperanto-Asocio (esperantoaustralia : Message: LOTE teaching certificate (Esperanto) kaj partoprenis en la 7a Azia Kongreso en 2013 en Jerusalemo, Israelo. Li famiĝis pro esploroj pri la ĉina, kaj pri lingvoj de Mongolio kaj Manĉurio (jurchen — jurĉena ? — kaj kitan — kitana ?). (Fonto : THE AUSTRALIAN ACADEMY OF THE HUMANITIES MEDIA RELEASE... – 19 November 2012)

Malcertaĵoj (sen korekto) :

O'Brien Butler, Pierce Essex. H. B. M. Consular Service, China. Hx
Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "ESPERANTO" : Serio I. (N° N° 1 Þis 1000), Varsovio : L. Zamenhof, str. Przejazd N-ro 9. 1889., p. 6 [n-ro 97 lau la alfabeta vicordo].

Rimarko : la sola Pierce O'Brien Butler aperanta en la angla Wikipedia estis rugbeisto mortinta en 1902 : 
Pierce Edmond O'Brien Butler
... Ĉu samfamiliano ?
5942. Honkong [tiele], Hxinujo. ‹ Carl Rademacher, oficisto de la Austro-Hugrauja [tiele] Konsulato.

(Adresaro de la Esperantistoj, Serio XXII. : Novaj Esperantistoj, kiuj aliĝis de 1/14 Januaro 1901 Þis 1/14 Januaro 1902., Nurnbergo : Presejo de Wilh. Tümmel, 1902, p. 14.)

Artikoloj :
“Ministry of Foreign Affairs include Esperanto as subject for RI diplomats“, Voice of Indonesia (PDF — MP3)

Simpatianto de Esperanto iĝis ministro
Emma Bonino, ministrino pri eksterlandaj aferoj en la nova registaro de Italio, iam esprimiĝis favore al Esperanto : "…internacia uzo de etna lingvo implicas signifajn problemojn de lernado kaj, precipe, de kultura koloniado kaj politika malegaleco. /.../ Proponi Esperanton kiel lingvon internacian – aŭ prefere transnacian – estas malpli facila entrepreno ol oni povus imagi, sed la Radikala Partio – kies sekretario mi estis – kaj 'Esperanto' Radikala Asocio (ERA) agadas sur ĉi tiu kampo. Ni provas tion kio eblas, kontraŭ tio kio probablas. /.../ Mi konsideras min amiko de Esperanto ĉar mi estas – ne nur pro miaj ideoj – mondcivitano, kaj mi kredas ke mia tuta vivo pruvas tion."
---
La nuna dokumento baziĝas parte sur la malnova eldono de la "Enciklopedio de Esperanto" (EdE), sur artikolo "Esperantistaj diplomatoj" de Vikipedio, persona serĉado kaj informoj de Christian Lavarenne (FR), István Ertl (HU-BE-LU), James Rezende Piron (BR), D-ro Seán Ó Riain (IR), Jozef Reinvar (SK), Stefano Keller (CH), Jo Haazen (BE), Neil Blonstein (USA), Mark Fettes (CA), Rob Moerbeek (NL).
Koran dankon al ili ĉiuj !